Georgo kaj la Drako

Georgo la tribuno, de la Kapadokia pololo, alvenis per iu hazardo en la provincon de Libio en urbon, kiu estis nomata Sileno. Apud tiu estis lago kiel maro, en kiu vivis pesta drako. Tiu ofte fuĝigis la poplon armiĝintan kontraŭ li, kaj alproksimiĝinte la murojn de la urbo li venenis ĉiun per sia respiro. Tial devigite, la urbanoj donis al li ĉiutage du ŝafojn, aŭ alikaze li tiel invadus la murojn de la urbo kaj venenus la aeron, ke multaj pereus.

Do, kiam jam preskaŭ mankis pluaj ŝafoj, aparte kiam ili ne povis havi provizojn de tiuj, formiginte planon ili trubutdonis ŝafon kun aldona homo. Kiam tiel la gefiloj de ĉiuj homoj estis donata lote, kaj sorto neniun esceptis, kaj jam preskaŭ ĉiu gefilo estis konsumata, per iu ŝanco la unika filino de la reĝo estis kaptata de l’sorto kaj premiata al la drako. Tiam la reĝo, tristegigite, diris: „prenu oron kaj arĝenton kaj la duonon de mia reĝlando, kaj forsendu mian filinon, ke ŝi ne mortu tiumaniere.“ Al kiu la popolo, kolorege respondis: „Ci, O Reĝo, faris tiun edikton kaj nun ĉiuj niaj knaboj estas mortintaj kaj ci volas savi cian filinon. Krom se ci plenumas, al cia filino, tiun, kiun ci ordonis al aliaj, ni ekbruligos cin kaj cian domon.“ Koncerne la reĝon, vidante sian filinon, li ekploris, dirante, „O mia karega filino, kion mi faru pri ci? Aŭ kion mi diru? Kiam mi vidos vian edziniĝon?“ Kaj turninte sin al la popolo, li diris: „Mi petas, ke vi permesu ok tajojn de armistico, por funebri mian filinon.“ Kiam la popolo cedis tion, ĝi revenis post la ok tagoj furioze dirante: „Kial perdi cian popolon pro cia filino? Ni ĉiuj mortas en la respiro de la drako.“ Tiam la reĝo, vidante ke li ne povas liberigi sian filinon, vestigis ŝin per reĝaj vestaĵoj, kaj brakuminte ŝin li diris: „ho ve, mia karega filino, pri ci mi supozis ke vi nutros filojn en via brusto, kaj nun vi iras, por esti formanĝegata de drako. Ho ve, mia filino karega, mi esperis inviti princojn al via edziniĝo, dekoracii la palacon per perloj, aŭskulti tamburojn kaj orgenojn, kaj nun ci iras, por estis formanĝata de drako.“ Kaj, varme kisante, li forsendis ŝin, dirante: „Kiel mi volas morti antaŭ ol ci, anstataŭ perdi cin tiel.“ Tiam ŝi falis al la pedoj de ŝia patro, petante lian benon. Kiam la patro plore benis ŝin, ŝi aliris al la lako.

La tre beata Georgo, ŝance tien transirante, vidante la ploranton, demandis, kio misas. Kaj ŝi: „Bona junulo, suriĝu en via ĉevalo kaj fuĝu, por ke ci ne mortu samtempe kun mi.“ Al kiu Georgo: „Ne timu, filino, sed diru al mi, kion vi atendas ĉi tie, dum ĉiu persono rigardas?“ Kaj ŝi: „Kiel mi vidas, ci estas bonegkora, sed ci deziras resti kun mi! Fuĝu rapide.“ Al kiu Georgo: „El tie-ĉi mi ne foriros; do sciigu al mi tion, kio misas.“ Do kiam ŝi estis tute sin malkaŝinte pri ŝi, diris Georgo: „Filino, ne timu, ĉar je la nomo de Kristo mi savos cin.“ Kaj ŝi: „Bona soldato, sed rapidu por savi cin mem, kun mi ne pereu. Ĉar sufiĉas, se mi sole pereus. Nu, min liberigi ci ne povas kaj ci kun mi pereos.“

Dum tion ili diris, jen, la drako venanta kapon el la lako levis. Tiam la knabino, tremigata diris: „Fuĝu, bona sinjoro, fuĝu rapide.“ Tiam Georgo, surĉevaliĝante kaj kruce sin armante, drakon kontraŭ si alvenantan aŭdace atakis, kaj lancon forte skuante, kaj sin al Dio fiddonante, tion mem ege vundis, kaj al la grundo li ĵetis lin, kaj diris al la knabino: „Cirkaŭmetu zonon vian en la kolo de la drako, nenion dubante, filino.“

Kiam ŝi estis farinta tion, ĝi sekvis ŝin kiel la plej malsovaĝa hundo. Kiam, do, ĝin en la urbon ŝi dukis, la homoj, vidante tion, en la montoj fuĝi komencis, dirante: „Ho ve, ĉar ni jam ĉiuj pereos!“ Tiam Sankta Georgo signis al ili dirante: „Ne timu, ĉar Dio min sendis al vi, por liberigi vin de la puno de la drako. Tiom en Kristo kredu kaj ĉiuj el vi baptiĝos kaj mi mortigos tiun drakon.“ Tiam la reĝo, kaj ĉiuj homoj, baptiĝis, Sankta Georgo per elglavinga glavo drakon mortigis kaj tion el la urbo elporti enterprenis.

– el la Oraj Legendoj (de Jakobo de Voraĝino)

(photo of Saint George from Wikipedia, it’s an icon in Novgorod.)

One thought on “Georgo kaj la Drako”

Leave a Reply

Your email address will not be published.